Titolo | Analiza Skolo antaŭ la Maloveca tribunalo, La | |
Aŭtoro | Rikardo Ŝulco, Miroslav Malovec | |
Kategorio | Lingvistiko | |
Prezo | 3.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Paderborno, 1991 (2a eld) | |
Eldoninto | E-Centro | |
Formato | 35 paĝoj, 21 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Analiza Skolo antaŭ la Maloveca tribunalo, La" ne estas havebla!
Fonto: La Ondo de Esperanto. 1996. №3 (28)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-shulco.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)
Malovec prave rebatas, ke la logiko de la homo ne estas nur unuspeca, kaj li reliefigas, ke la “glorigado, eĉ diigado” de la logiko fare de Schulz estas troiga pedanteco kaj ĝi efektive malseriozigas la starpunkton de la Analiza Skolo. Ĉi-rilate Malovec saĝe argumentas jene: “Se Zamenhof deklaris, ke ĉiu rajtas uzi pli logikan esprimon, el tio logike rezultas, ke ekzistas esprimoj pli kaj malpli logikaj, kaj ke Zamenhof rajtigas uzi ĉiujn.” Laŭ Malovec, Schulz eraras, ĉar li postulas uzon de tro alta grado de logiko. Tiu precizeco de matematikisto estas superflua kaj senbezona, do nenecesa por la ordinara vivo. La homa cerbo ne estas komputero sed biologia organo, do ĝi bezonas rajton je iom da nelogikeco, por ke lingvoj estu uzeblaj por ĝi. Efektive, la logiko estas relativa afero, ne la sama ĉe ĉiuj personoj. Ofte estas afero de subjektiva percepto kaj ĉefe de subjektiva deziro.
Malovec, do, atentigas, ke multaj logikaĵoj de la Analiza Skolo estas nur ekstravagancaj strangaĵoj, kiuj ne havas ŝancon forigi kaj anstataŭi enradikiĝintajn kaj bone funkciantajn esprimojn. Li ne estas kontraŭ la Analiza Skolo, se ĝi rekomendas uzi pli logikajn esprimojn apud la jam tradiciaj, tiel permesante al ĉiu havi eblon elekti laŭ la propra gusto. Tiel, kontraste kun la pedanta koncepto de Schulz pri logiko, la vidpunkto de Malovec estas pli realeca kaj akceptebla. La homa menso inklinas al kurtigado, simpligado, elipsado, metaforado, poeziado; ĉio tio povas transponti eĉ la logikon.
En recenzo verkita de Schulz (La Gazeto. 1994. No 50. P.22) troviĝas la sekvaj du frazoj:
“Nun devas sekvi la klariga kaj priskriba prezentado de la ĉiam denove ŝanĝantaj internaj, multfacetaj aspektoj kaj agoj, per kiuj tiu kadro estas plenigita.”Laŭ la kunteksto de la peco, el kiu estis ĉerpitaj la frazoj, la verbformoj ŝanĝantaj en la unua frazo kaj komencis en la dua, estas eraraj. Schulz ankoraŭfoje stumblis pro misuzo de transitivaj formoj anstataŭ la ĝustaj netransitivaj ŝanĝiĝantaj kaj komenciĝas respektive.“Sed ĉi tie ĝuste komencas la verdire poeziaj vizioj de la verkisto…”
Schulz kondamnas vortojn kiel “magazino” kaj “teamo”, ĉar en ili troviĝas silaboj, kiuj mem estas morfemoj (-in-, te-, am-). Sekve, li intence misinterpretas magazino kiel la inan formon de magazo kaj klarigas teamo kiel amo al teo!!! Ankoraŭ unu tordita koncepto, kiun surpaperigis Schulz, estas, ke pro la finaĵo -io, la vorto konjugacio povas esti analizita kiel lando de konjugoj analogie kun “Francio, lando de Francoj”. Tiuj infanetaj ekzemploj detruas la fidindecon de la Analiza Skolo, ĉar estas tro da tiaj vortoj en la leksiko de esperanto, do se oni komencas tuŝi-fuŝi kelkajn, neniam estos fino.
Kontraŭe, Schulz ĝisnaŭze marteladas siajn punktojn kaj strebas al konvinko, ke nur li kaj la Analiza Skolo posedas la veron. Dum Malovec estas milda kaj humila, Schulz kondutas agreseme kaj arogante. Tiu reagado de Schulz estas rezulto de lia nekapablo toleri malfavoran kritikon. Pro sia komplekso de malplivaloro (minus-komplekso) li montras profundan, kvazaŭ instinktan agresemon, kaj provas defendi sin, uzante acerban lingvaĵon. La rezulto estas, ke li transformas leterinterŝanĝon en amaran perpoŝtan polemikon — eĉ proceson — kiel indikas la tendenca uzo de tribunalo en la titolo de lia pamfleto.
Efektive, estis ne Malovec, kiu starigis la tribunalon, sed la stretmensa Schulz. Uzante bombastajn frazojn de memnomumita lingvo-inkvizitoro, li facilanime kondamnas kiel eraran la lingvouzon de aliaj kaj fierege prezentas la membrojn de la Analiza Skolo kiel “pioniran eliton”. Schulz akuzas Malovec pri elŝutado de aflikto kaj emocio, pri tro emociaj elverŝaĵoj, kaj pri agresaj emocioj. Sed “mefito ridas pri putoro kaj mem estas fetora”. Fakte, estas la ekstreme sentiva Schulz, kiu senbride elŝprucigas emociaĵojn per sia uzo de malice mordanta sarkasmo.
Pro tio Schulz, post publikigo de leteroj senditaj de li al aliaj esperantistoj, triste plendas, ke neniu respondo estas ricevita. La samo okazis dum la interŝanĝo de leteroj inter Malovec kaj Schulz; tiu ĉi, per peze pedantaj ripostoj, kaŭzis ĉeson de la korespondado — ĝuste kiam li havis la lastan vorton. Efektive, en tiu intelekta klimato, daŭrigo de korespondado fare de Malovec ne havas sencon.
Via opinio pri Analiza Skolo antaŭ la Maloveca tribunalo, La